Ĉefpaĝo‎ > ‎Pri Krimeo‎ > ‎

Karaimoj

La karaimoj (laŭ la krimee karaima lingvo: singularo къарай - karaj, pluralo къарайлар - karajlar; laŭ la karaima lingvo de Trakai: singularo karaj, pluralo karajlar, laŭ la hebrea lingvo: קָרָאִים - karajim, 'legantoj'), estas gento kaj kultura komunumo de etne turkaj anoj de karaima judismo en Orienta Eŭropo. Origine la karaimoj vivis precipe sur la Krimea duoninsulo, norde de la Nigra Maro, sed dum la mezepoko la litova grandduko Gediminas donis al ili vivolokojn en la nordo de sia regno, la hodiaŭa Litovio, kaj aparte en la ĉirkaŭaĵo de la urbo Trakai proksime de Vilno, kie estis la centro de la litova mezepoka regno.

Ofte la gento nomitas "krimeaj karaimoj", kio estas misgvida nomo, ĉar multaj branĉoj de la kultura komunumo trovis vivlokojn en diversaj partoj de orienta Eŭropo kaj okcidenta Azio. Tamen necesas diferencigi inter la turkeca gento "karaimoj", kiu origine vivis sur la krimea duoninsulo kaj de tie disiris al diversaj lokoj de orienta Eŭropo kaj okcidenta Azio, kaj la religia grupo "karaima judismo", kiu inkluzivis ankaŭ anojn parolantajn aramee, hebree kaj arabe kaj vivantaj historie en Levanto, Anatolio kaj la regiono de hodiaŭa Sirio, Libano, Israelo kaj Jordanio.

La karaima estas turkeca lingvo proksime parenca al la krime-tatara lingvo, la armene kipĉaka kaj aliaj lingvoj. Arabaj, hebreaj kaj persaj vortoj frue enfluis la vortaron. Dum la mezepoko kaj la translokiĝo de multaj karaimoj al la nordo de la Granddukejo Litovio, multiĝis litovaj, polaj, rusaj kaj ukrainaj vortoj. La Hebrea restis la lingvo de liturgio. Post la okupado de Krimeo per la otomana imperio, la lokaj karaimoj devis uzi la turkan por marĉandado kaj rilatoj kun la okupantaj regantoj.

Tri dialektoj de la karaima lingvo ankoraŭ hodiaŭ uziĝas: la tiel nomata "dialekto de Trakai", uzaza en Trakai kaj Vilno (Litovio), la tiel nomata "lutska dialekto" parolata en Lutsk (malmulte post la dua mondmilito) kaj Galiĉ, kaj fine la "krimea dialekto".

Karaimoj parolantaj turkecan lingvon (en sia, sed ankaŭ la krime-tatara lingvo nomataj Karajlar) vivis sur la krimea duoninsulo jam dum la unua jarmilo post Kristo. Ilia origino estas vaste diskutata. Iuj rigardas ilin posteuloj de anoj karaima judismo, kiuj venis el la sudo al la duoninsulo kaj tie ekuzis variaĵon de la kipĉaka lingvo. Aliaj rigardas ilin posteuloj de ĥazaroj (malverŝajne) aŭ kipĉakoj (pli probable), kiuj konvertiĝis al karaima judismo.

La hodiaŭaj krimeaj karaimoj konvinkiĝas, ke ili ne havas etnan rilaton al israelidoj, sed estas posteuloj de la ĥazaroj. Ili ne vidas sin kiel "normalaj" judoj, sed emfazas ke ili havas turkecan kulturan heredaĵon kaj praktikas "mosean religion" malsaman al judismo. Tamen esploristoj substrekas ke tiu distanciĝo de la "normala" judismo nur ekestis dum la 19-a jarcento, kiam la karaimaj religiaj gvidantoj Avraham Firkoviĉ kaj Sima Baboviĉ akcentis ĝin.