Ĉefpaĝo‎ > ‎Pri Krimeo‎ > ‎

Krimea montaro

Krimea montaro (ukr. Кримські гори, rus. Крымские горы, krim. Qırım dağları) situas en la suda parto de Krimeo kaj sterniĝas per tri montoĉenoj de kabo Ajo apud Balaklavo okcidente ĝis Teodozio oriente. La longo de la montaro estas ĉ. 160 km, la larĝo - ĉ. 50 km. La Ekstera montoĉeno (la plej norda) prezentas montetojn, kiuj altas ĝis 350 m., la Interna montoĉeno altas ĝis 750 m., kaj la Ĉefa montoĉeno (la plej suda, streĉita paralele al la maro) altas ĝis 1545 metroj (la monto Romankoŝo). Konsiderinda parto de la Krimea Montaro estas ŝtata rezervejo.