Ĉefpaĝo‎ > ‎Pri Krimeo‎ > ‎

Uĉan-Su

Uĉansuo (ruse Учан-Су) estas rivereto sur la Suda Bordo de Krimeo kaj ankaŭ la akvofalo sur tiu ĉi rivero. La rivereto mem estas neniel rimarkinda, ĝi estas tipa rivereto de la sudaj deklivoj de la Krimea montaro — malmultakva kaj kun granda dekliveco. La akvofalo tamen estas tre rimarkinda, laŭ la alteco (98 metroj) ĝi estas la plej alta akvofalo en Ukrainio.

La nomo de la rivero (kaj de la akvofalo) tradukeblas el la krime-tatara lingvo kiel "fluganta akvo". La rivero aperas ĉe la rando de la Aj-Petra altebenaĵo, rapide malsupreniĝas, trafluas Jalton kaj alfluas la Nigran Maron. La akvofalo troviĝas ĉ. 4 kilometrojn for de Jalto.

La akvofalo havas du "etaĝojn". Sur la malsupra etaĝo troviĝas budo (kun skulptaĵo de aglo supre), de kiu la rivera akvo estas parte forkondukata en Mogabian akvorezervujon de Jalto.

La plej multakva (kaj la plej bela) la akvofalo estas printempe, kiam la rivero pleniĝas je akvo post neĝ-degelo. Somere la akvofalo preskaŭ ne havas akvon. Ĝi tamen estas populara turisma loko dum la tuta jaro.