Piedvojaĝo 2010

  

    Komence devos vojaĝi 7 personoj, sed lastan semajnon antaŭ restis nur 5. Kaj en la dato 25.04.10 en Simferopolo renkontiĝis 3 personoj Roman, Svitlana kaj Jurij. Ĉar paro el Ivanovo ( kiu petveturis ) ŝtopis apud fatala urbo Harkovo.




    Do, plano estas plano, sed realo estas realo.Nu en Simferopolo ni renkontiĝis amikon, kiu proponis ŝanĝi nia itinero kaj veturi al Ruĝa-kavernoj regiono. Ni ŝanĝis kaj promenis en la valo de Ruĝa-kavernoj 2 tagoj.


                                                                                                                                                                                                                                                                      Tie ni naĝis en akvofaloj kaj montaj riveretoj, manĝis freŝpreparitaj jogaj  manĝagoj.


                                                                                                         

      Poste vojaĝis al « Ŝiva » valo ( aŭ Valo de Fantomoj ). Tio estas tute alia regiono kun diversaj subtropikaj kreskaĝoj, ĉar situas en la suda bordo de Krimeo. Sed « Ŝiva valo » ( oni nomas ĝin tiel  pro multaj naturaj ŝtonaj kolonoj ) komencas 600 metroj alte ol Nigra maro kaj altiĝas ĝis 1200m, kie staras Monto Suda Demerĝi. Do, ni denove triope, dum tuta tago montgrimpis tra la valo al punto. Ne estis da akvoj, nur ŝtonoj, arbaro kaj varmeco.



Sed, fin-fine, supgrimpo finis kaj, kiel surprizo, ni tranoktis apud pitoreska monta lageto Ĝurla kaj trinkis puran montan akvon. Ripozo ne estis longa – nur nokto kaj mateno, tage nia amika kompanio komencis mal supreniĝi laŭ la rivero Ĝurla ĝis la maro. Ni vidis 20 akvofaloj ( do oni vere povas nomi tia rivero – Akvofala rivero ). Virga naturo kun arbara floroj faris neimagebla pejzaĝo.



Nur vespere ni finis nian piedmarŝon apud marbordo, faris lignofajron kaj ĉiu nokto aŭskultis marsonĝon...

   Meznokte vekiĝis oranĝa plena Luno...

   Morgaŭ estos esperanto festivalo Aroma Jalto, novaj renkontiĝoj kaj imagoj, sed tio tute alia rakonto...

   Ĝis nova renkontiĝo en printempa Krimeo !



Comments